Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-09 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:

Mi dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la diskuto pri la traduko "Agu
laŭleĝe". Mi modifis la tekston laŭ viaj sugestoj, kaj faris unu-du
pliajn ŝanĝetojn. Mi ĵus aldonis la novan paĝon al nia retejo. Ĝi
troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo "Novaĵoj".
http://eo.openoffice.org/kial.html

Tamen ankoraŭ korektu la jenon:

 Microsoft lanĉis ofensivon por certigi ke ĉiuj ekzempleroj de sia
 programaro estu laŭleĝaj.

 -> ... de ĝia programaro ...

--
Bertilo Wennergren 

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-09 Thread Donald Rogers
Mi dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la diskuto pri la traduko "Agu 
laŭleĝe". Mi modifis la tekston laŭ viaj sugestoj, kaj faris unu-du 
pliajn ŝanĝetojn. Mi ĵus aldonis la novan paĝon al nia retejo. Ĝi 
troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo "Novaĵoj".

http://eo.openoffice.org/kial.html
Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-09 Thread Bertilo Wennergren

Leo:

Bertilo skribis:
> la interreton -> la Interreton

Se oni majuskle skribas 'Interreton', ĉu oni aldonu artikolon?

Jes. La vorto "interreto" per si mem ne estas propra nomo. Sed unu el
la multaj interretoj havas la propran nomon "la Interreto".

Kiam la baza vorto per si mem ne estas propra nomo, tiam oni normale
ja aldonas "la" (char ne eblas audi la majusklon!). Nur kiam la baza
vorto per si mem jam estas propra nomo oni nepre ne uzu "la" (krom se
aperas aldona A-vorto):

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/propraj_nomoj.html

--
Bertilo Wennergren 

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-09 Thread Leo De Cooman

Bertilo skribis:

la interreton -> la Interreton

Se oni majuskle skribas 'Interreton', ĉu oni aldonu artikolon?
Leo

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: "Bertilo Wennergren" <[EMAIL PROTECTED]>

Aan: 
Verzonden: dinsdag 9 mei 2006 14:58
Onderwerp: Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get 
OpenOffice.org"

Jen kelkaj korektindaĵoj en la teksto:

 falsigita -> falsita

 malkovri kiuj -> malkovri, kiuj

 instalita je komputilo -> instalita en komputilo

 la interreton -> la Interreton

 instali piratmalkovrilojn je hejmaj komputiloj
 -> instali piratmalkovrilojn en hejmajn komputilojn

 tre simila en eblecoj -> tre simila laŭ ebloj

 Per OpenOffice.org 2, eblas fari ĉion
 -> Per Openoffice.org 2 eblas fari ĉion

 montris ke -> montris, ke

 10-foje malpli -> 10-oble malpli

 86% de uzantoj -> 86% el la uzantoj / 86% da uzantoj

 Vi rajtas uzi tiom longe kiom vi volas
 -> Vi rajtas uzi ĝin tiel longe kiel vi volas

 Kune, ni povas helpi -> Kune ni povas helpi

 lauxlegxe -> laŭleĝe

--
Bertilo Wennergren 

No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.392 / Virus Database: 268.5.5/334 - Release Date: 8/05/2006

--
No virus found in this outgoing message.