Mi proponas la jenan tekston. Se iu havas proponon plibonigi ĝin,
bonvolu respondi.
Donald
=====
Tute esperanta versio de OpenOffice.org ankoraŭ ne ekzistas. (Ni ankoraŭ
bezonas volontulojn por traduki helpotekstojn.) La esperantan version de
OpenOffice.org por MS Windows aŭ por Macintosh aŭ por Linukso oni
estonte povos elŝuti el la retejoj de OpenOffice.org aŭ ties speguloj.
Tamen diversaj niveloj de esperanteco jam disponeblas. OpenOffice.org
jam estas tre utila por trakti esperantajn tekstojn.
Por Macintosh ekzistas plua ebleco: NeoOffice ĉe www.neooffice.org. Ĝi
estas bazita sur OpenOffice.org, kaj celas enkorpigi eblojn specife por
Mac OS X. NeoOffice ankaŭ estas senpaga programaro kun publika fontkodo.
Iru al paĝo http://www.neooffice.org/neojava/en/download.php#download
por elŝuti la ĉefan parton kaj al
http://www.neooffice.org/neojava/en/langpackdownload.php por elŝuti la
lingvajn pakaĵojn bezonatajn de vi. Rulumu al Esperanto. Tie troviĝas du
ebloj: por Mac-Intel-komputiloj kaj por Mac-PowerPC-komputiloj. Poste
elŝutu pakaĵon por kontroli literumadon.
Se vi ne jam havas nacilingvan version de OpenOffice.org necesas instali
tian version. Por la angla kaj multnombraj alilingvaj versioj, oni povas
elekti el la retejo de OpenOffice.org. Iru al
http://download.openoffice.org/ kaj alklaku al Get more platforms and
languages, non-JRE versions
<http://download.openoffice.org/other.html#en-US>. (pluaj platformoj kaj
lingvoj ktp) Tie elektu version laŭ via lingvo kaj via mastrumsistemo.
Se vi volas uzi esperantan interfacon en OpenOffice.org, instalu
subtenon por Esperanto en via mastruma sistemo. Tio ne necesas se vi
volas uzi vian nacilingvan interfacon por tajpi esperantajn tekstojn.
Kiam OpenOffice.org estas instalita en via sistemo, rulu ĝin kaj elektu
menuerojn "Tools" (iloj), "Options" (ebloj) kaj alklaku la butonon apud
"Language settings" (lingvaj agordoj) kaj tiam "Languages" (lingvoj).
(Kompreneble, se vi uzas neanglan version, la menueroj ktp estos en via
lingvo anstataŭ la angla.) Tie vi povas agordi al Esperanto la lingvon
por la interfaco ("User interface") aŭ por la defaŭlta lingvo por
dokumentoj ("Default languages for documents/Western").
Fine por konvene tajpi esperantajn tekstojn estas bona ideo instali
rimedon por tajpi la ĉapelitajn literojn. Iru al
http://eo.openoffice.org/eo_kaj_ooo.html
Skribu al La Esperantiga Skipo <mailto:ti...@openoffice.org>
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org