La fina venko alproksimigxas! Se vi instalas menu_2.1.0-2, kaj tajpas
LC_ALL=eo update-menus vi poste havos Esperantajn menuojn (en ekzemple fvwm2, wm, gnome, ktp). Kaj krome, Esperanto momente estas la ununura lingvo por kiu tradukoj estas haveblaj:) Nu, tute ne temas pri altkvalitan tradukon (mi gxin mem faris) kaj krome gxi estas ikse (sen cxapelaj, sed x-oj). Mi faris tion tiel nur cxar mi mallaboremas. Sed fakte povas esti ke tio nepras, cxar versxajne malfacilos igi la `WindowMangers' ekhavi la esperantajn literojn. (Kiel entute tion fari?) Nu, gxis IJK!

