Mi denove kreis esperantigitajn startdisketojn (resc1440.bin kaj root1440.bin). Se iu volus provi ilin, mi volonte metus ilin en mian TTT-ejon.
Ŝajne la pako "boot-floppies" estas pli facile uzebla nun ol ĉe la apero de slink. Preskaŭ sufiĉas sekvi la instrukcion en /usr/src/boot-floppies/README! (Temas pri la instrukcio por mem fari la startdisketojn, kompreneble, kaj ne la instrukcion por uzi ilin.) Esperanto-tradukoj troviĝas en la distribuota pako, sed mi havas pli aktualan version. La manlibro ne estas esperantigita. Cetere, mi kreis TTT-paĝon kun indekso pri esperantaj, esperantigitaj kaj esperantigataj komputilaj programoj: http://www.rano.org/eoprog.html Edmundo

