Saluton, Mi kutime tajpas portugale aux esperante per portugala xmodmap, cxar mi kutime tajpas ikse. Mi ankaux tajpas gxuste esperantajn literojn kelkfoje, mi havas .xmodmap por ABNT2-br kiu estas mia klavaro, simile al portugala xmodmap sed kun sxangxo en sxagxo en ses klavoj por ke mi tajpu rekte. q = sx; w = ux; x = cx ktp.
Per skripto mi rapide iras de unu al alia xmodmap, per alias en xterm mi vokas gxin, per 'makro' aux io similas povas voki gxin de mutt, vim ktp. Tamen estas unu problemo. Cxar mi devas tajpi ikse kaj gxuste en esperanto, tio ne multe helpas, ke iam mi tajpu 'sx' per 's+x' kaj iam per 'q'. Do krom .xmodmap-br (por portugala kaj gxis nun ankaux por esperana ikse) kaj .xmodmap-eo (por esperanta kun cxapelitaj literoj) cxu eblas krei .xmodmap-eox kiu estos por 'iksa-esperanto'? Kion mi petas por .xmodmap-eox? Ke cxiuj ses modifitaj klavoj de .xmodmap-eo per unu premo en cxi tiu xmodmap kreu du literojn. q = sx (s kaj ikso), kaj ne 'q' aux 's cxapelita'. Cxu tio eblas?? Se eblas, bv montru al mi je jena linio: keycode 0x18 = scircumflex Scircumflex Mi kordankas pro tio kio helpos min pli rapide tajpi ikse kaj gxuste...