Saluton! Iom longeta mesagho por se iu interesighas kaj volas prikomenti:
Mi de 1997 laboras per portebla Olivetti Echos P133, t.e. Pentium je 133 MHz, 40 RAM-Mb (malfelichege nepliigeblaj), kaj 6-Gb-a disko (originala estis 1-Gb-a). Nune mi uzas Debianon 3. Kvankam mi estas tre aktiva duonprofesia komputilulo (programisto, retpaghisto, instruisto...) kaj la mashinon foje laborigas ghis maksimumo, graw Debiano mi povas bone elturnighi. Kompreneble mi laboras chefe sen X (krom por viziti certajn retpaghojn) kion cetere mi tre shatas, kaj miaopinie pli efikas (mi estas el tiu primitiva klano, kiu kapablas argumenti kaj atesti, kial musuzado estas malefikiga kaj malrapidiga kompare al klavaruzado...) Pri pli modernaj mashinoj mi precipe malshatas bruan ventumilon. Amuze? Mia veterana mashino estas silenta, kaj tio estas al mi tre valora, speciale dum nokta laborado. Tial interalie, kaj krome pro konscia malkonsumemo, mi esperas vivteni ghin ankoraw longan tempon. Du chefajn zorgojn mi havis dum jaroj pro la malgranda potenco de mia komputilo (ne malgranda je si mem, kompreneble, sed kompare al postuloj de nuntempaj programoj): trovi tawgajn nepezajn kaj rapidajn X-fenestrumilon kaj X-retpaghumilon. Kiel tekstan retpaghumilon mi uzas Links, kaj fojfoje Lynx, sed lastatempe mi intense provadas delonge konitan sed neuzitan w3m, kiu havas iujn avantaghojn. Kiam devige, grafikan retpaghumilon mi uzas Opera 6.x (malgraw disfojaj "subitaj mortoj") pro manko de libera kaj pli rapida alternativo. Iuj alternativoj tro "pezas" kaj malrapidas, dum aliaj tro rudimentas. Lastatempe mi malkovris "dillo", mirige rapidegan sed bedawrinde nefinitan, do apenaw uzeblan por ghenerala retumado, chefe pro nerekono de Unikodaj signoj nek stilfolioj. Kiel X-fenestrumilon mi de jaroj provadis preskaw chion kion mia mashino kapablas: iam mi uzadis WindowMaker, poste Blackbox kaj fine Fluxbox, sed intere aliajn dum mallongaj periodoj, kiel IceWM. Mi provis ankaw tre rudimentajn kaj nepezajn X-fenestrumilojn kiajn utm, twm, lwm ktp, sed malgraw mia neneceso pri luksajhoj, ili ne kontentigis min. Ili devigas vin labori je ordinara maniero sed sen ordinaraj avantaghoj de pli potencaj X-fenestrumiloj. Mi preskaw perdis esperon trovi ion tawgan por mi, ghis antaw ch. unu monato mi trovis "ion", tio estas, X-fenestrumilon kiu nomighas ghuste "ion" :-) Mi ekshatis ghin pro ghia alternativa originaleco kaj sendekoreco, sed ial ghi ne plene kontentigis min, ghi shajne ne estis sufiche ergonomia law mia vidpunkto. Mi tamen ekuzis ghin... dum mi plu serchis -- ion alian. Kaj jen tuj mi hazarde trovis en la reto ion pri "ratpoison". Mi shatis la kontrawmusan "filozofion" de la awtoro, kaj tuj provis! Ne hazarde la angla nomo signifas "ratveneno" :-) Ratposion estas perklavara X-fenestrumilo kiu utiligas por chiu fenestro la tutan ekranon, kvankam eblas lawplache dividi la ekranon je kadroj por vidi plurajn fenestrojn samtempe. Tute konfigureblaj klavkombinoj ebligas fari kion ajn rapide kaj komforte. Kompreneble muso uzeblas kiam necese por labori per chiaj programoj, sed ghi havas nenian utilon por ratpoison mem. Mi estas tiel kontenta, ke mi postnelonge malinstalis chiujn aliajn X-fenestrumilojn sen ajna dubo: mi unuafoje certis, ke mi neniam ajn bezonos ilin. Feliche, mia modesta procezilo ne plu malshparas sian energion desegnante por mi nenecesajn dekorajhon kaj butonetojn sur la ekranon, sed funkciigante la programojn mem. Pleja potencoshparo. Poste mi plu serchadis kaj trovis aldonajhon por ratpoison: "ratmenu", simpla programeto kiu ebligas krei lawplache chiajn menuojn por voki programojn. Mirinde simpla kaj efika. Tiel, krom voki programon per tajpado ghian nomon, eblas per klavopremo aperigi de mi faritan menuon por elekti. Menueroj povas voki ajnan programon aw aliajn menuojn. Pleja komforto. Menuoj kompreneble uzeblas per klavaro. Kaj fine mi trovis pri alia nekredeble ne tre konata programo: "screen", teksta fenestrumilo kiu ebligas funkciigi che unu terminalo plurajn programojn, shanghi rapide inter ili, senecese dividi la ekranon por vidi plurajn samtempe, kaj multajn aliajn utilojn... Eblas ech malkunigi la laborseancon dise la nuna terminalo kaj repreni ghin poste... ech rete alikomputile. Pleja libero. Char la klavkombinoj de ratpoison kaj screen estas lawplache shangheblaj, eblas samigi ilin por pliefikigo. Tiel mi laboras per samaj klavkombinoj en aw mal-en X-sistemo. Pleja efiko. Ja screen estas malnova programo, sed mi miras, ke mi ne ekkonis ghin antawe. Tio eble pruvas, ke malpli kaj malpli da homoj interesighas pri laborado ekster X. Per ratposion, ratmenu kaj screen mia mashino renovighis: ne facilas ekspliki char nenio aparte rimarkeblas, nenio nova videblas... sed miaj che-komputilaj laborivo kaj komforto kreskegis, kio gravas al mi. Nun por plene kontenti pri mia sistemo, mi bezonus pli rapidan, liberan kaj fidindan alternativon al Opera 6 (Opera 7 estas ech pli malrapida kaj potencoraba... shajne la epoko de simpla kaj rapida Opera jam forpasas). La lastan version de dillo mi ne povas nun provi, char ghi devigas min aktualigi multajn aferojn, sed mi ekpensas reinstali de nulo Debianon 3 kun kerno 2.4 (char mi iam rete aktuligis Debianon 2.1 Potato per Debiano 3 Woody, poste la kernon al 2.4, sed pro problemoj mi devis lasi la kernon 2.2.17) kaj post reinstalo mi povos provi lastan dillo-n. Laste: ankaw pri ghenerala Unikodigo mi shatus solvi, sed ankoraw ne penis dedichi tempon al tio: ja estus bele labori Unikode per miaj kutimaj vim, mutt kaj teksto-retpaghumiloj. Iam mi ekesploros tion. Chu iu el vi konas aw uzas ratpoison kaj screen? Chu iu el vi konas alternativon al Opera por nerapida mashino? Amike Marcos