"gtimer" estas X-a (GTKa) programo por tempomezuri faratajn taskojn. Ghi
estas simpla kaj efika, kaj la datenojn ghi metas en simplajn tekstojn,
el kiuj ghi lawpete kreas tekstajn aw HTML-ajn raportojn law tagoj,
semajnoj, ktp.

Mi uzas ghin de monatoj, sed preferus ne-X-an.

Mi serchis alternativon per apt-cache kaj en la TTT, sed nenion trovis.
Certe simila ne-X-a programo ekzistas.

Chu vi konas alternativon ne-X-an?

Dankon
Marcos


Reply via email to