Edmund GRIMLEY EVANS <[EMAIL PROTECTED]> writes: > Kiel oni metu la paĝnumerojn en la paĝangulo kun > \documentclass{scrartcl}? Tio okazas aŭtomate kun scrbook, sed scrbook > ankaŭ movas la tekston depende de la paĝpareco, kion mi ne deziras, > kaj mi timas, ke scrbook ŝanĝus ankaŭ aliajn aferojn; mi jam delonge > uzas scrartcl por ĉi tiu projekto.
Se vi parolas la anglan aŭ la germanan, ekzistas help-projekto pri koma-script. http://socha.net/scrguide Endas legi scriguide.dvi (bedaŭrinde nur en la angla kaj en la germana) Vi povas uzis \usepackage{scrpage2} kaj defini \pagestyle{scrheadings} Kun eg. \lfoot{\pagemark} vi metas paĝnumerojn en la angulon. > Kiel oni faru "minipage" kun pluraj alineoj? Por la dorsa kovrilo mi > volas komposti teksteton kun pluraj alineoj kaj poste loki la tutan > skatolon en angulon de la paĝo apud la strikodo. Devas esti apartaj > alineoj, ĉar mi uzas malsamgrandajn tiparojn en ili, kaj mi ne scias > ŝanĝi la distancon inter la linioj, se mi ne komencas novan alineon. Eble kun \parbox vi povas fari tion. \vfill \begin{flushright} \parbox[b]{8cm}{pluraj alineoj} \end{flushright} por meti la skatolon en la dekstran angulon supren. Mi pensas, ke ankaŭ eblas meti \parbox en tabular kune kun strikodo. > Ĝenerale, pri kiuj komandoj mi legadu, se mi volas fari enpaĝigecajn > aferojn, kiel ekzemple komposti alineon en skatolo kaj poste alĝustigi > la pozicion de la skatolo apud bildo, ktp? Ĉu mi faru ĉion ene de > \begin{picture}? Ekzistas la komando \caption por floats kiel figure aŭ table, sed ĝi nur estas super aŭ malsuper la bildo. > Por uzi normalajn tiparojn anstataŭ la aĉa Computer Modern: > > \fontfamily{ptm}\fontsize{10}{12}\selectfont % Times en grando 10 > > \fontfamily{phv}\selectfont % Helvetica > > Eblas ankaŭ uzi ajnan trutajpan tiparon, sed la instrukcio por tio > estas iom longa por ĉi tiu retmesaĝo. Mi ekuzas cm-super, kio estas trutajpan tiparon de cm. Do mi ne pensas, ke ĝi estas aĉa. ;-) > Por konverti al PDF kun inkluzivitaj tiparoj: Pli bone uzu pdflatex kun hyperref-pakaĵo. Estas ege pli bone. Vi povas uzi multajn referencojn en la dokumento ktp. http://www.tug.org/applications/hyperref/manual.html Ĝis! juh -- Umzingelt von Nazis oder Ganz schön schizo http://www.sudelbuch.de/2001/20010318.html