2007-01-31 Sylvain Vedrenne skribis: > > Saluton, Samideanoj! > > > > Ĉu vi same vidas ke esperanto estas unua lingvo antaŭ ĉiuj? > > http://www.google.com/trends?q=debian&date=all&geo=all&ctab=2&sa=N > > > Dankon Antono, > > Cxi tio sxajnas tre interese, sed, cxu vi bonvolas, por tiuj - kiel mi - > kiuj ne konas tiun ilon ("Google trend"?), detali iome ? ...
'Trends' montras kiom da serĉmendoj estis faritaj por via vorto. Krome ĝi montras de kiu lando kaj urbo estis faritaj la serĉmendoj. Kaj la plej grave, ĝi montras kiu lingvo estis elektita ĉe krozilo de uzanto kiam li serĉis... Mi proponas al ĉiuj organizi kompanion per tiu ĉi statistiko kaj agiti niajn samideanojn (libersoftvaremajn ;) ekuzi liberan normon por interhoma komunikado! Mi petas vin sendi la ligilon al loka LUG kaj propagandi Espranton. Mi proponas fari tion ĝis la kvina de Februaro por nia voĉo estu tondra! :)) Ĉefa ideo estu: ne sufiĉas havi liberajn teknikajn normojn, venis tempo havi sendependan, neŭtralan normon por interhoma komunikado! Bonvolu resendi la mesaĝon al aliajn viajn samideanoj, kiuj uzas liberan softvaron kaj volas/povas propagandi Esperanton en tiu ĉi medio. Ni venku! -- Amike, Antono Vasiljev. -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

