Oni ne povas "donaci" dosierojn en unikso. Do, se vi volas ke du homoj laboru en unu dosiero, vi uzu la uniksajn grupojn.
Ekzemple, mi kaj mia edzino havas komunan dosierujon por fotajxoj. Kaj komunan uzantogrupon por ilin tusxi. Bedauxrinde, cxiu havas umask "022" - kaj do je kreo de dosiero, gxi ricevas malpermeson grupe skribi (rw-r--r--). Per setgid en la dosierujo oni povas herede havigi la grupon kaj la setgid-on al la novaj dosieroj. Sed en /normala/ unikso oni ne povas fari ke umask estu ia en unu dosierujo, kaj alia en alia dosierujo. Ekzemple, por cxiu nova dosiero en nia komuna fota dosierujo, mi volus umask 002. Sed por cxio cetera, 022. Mi sukcesis tion fari nur per Extended Attributes de dosiersistemo. Mi tamen ne plu uzas tiujn atributojn, cxar gxuste en reiserfs (kiun mi uzas), se aktivigi Extended Attributes, la dosiersistemo ne eltenas dosierojn pli grandajn ol 2GiB. Stulta afero... sed tio okazigis ke mi forigu la Extended Attributes. Espereble tio helpis. 2007/6/5, joan <[EMAIL PROTECTED]>:
Sal' Raul, bv skribu la plenan ordon ke vi skribis por ke ni vidu cxion, cxu bone? Mi klarigas aferon... imagu ke mi havas du uzantoj: Raul1 kaj Raul2. Se la dosiero "bildeto.jpg" apartenas al Raul1... do Raul2 NE povos preni la havecon de la dosiero. raul2# ls -l bildeto.jpg rwx raul1 raul1 raul2# chown raul2 bildeto.jpg ---> tio-cxi NE eblas. Por ke vi sxangxu tion... vi devus uzi la uzanton "root" de via sistemo. amike, joan On Tue, June 5, 2007 12:46 pm, Raul Claro wrote: > Mi volis sxangxi la havanton de dosiero per > > > # 'chown'. Tamen aperis erarmesagxo: "operation not permitted". > > > Cxu scias iu kial? > > > Dankon > > > Raul > > > > -- > To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] > with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact > [EMAIL PROTECTED] > > -- gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys 4DEE34A7 jabber: [EMAIL PROTECTED] -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]
-- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

