ï
Antaux jam multaj jaroj mi sercxis tauxgan nederlandan
vorton por la sama vorto, cxar multaj kolegoj simple uzis la netradukitan anglan
vorton "by default", kie mi preferis, ke en entreprenaj normoj estu nur vortoj
klare kompreneblaj al cxiuj kunlaborantoj (kaj mi malsxatis la malbone
komprenitajn anglajn terminojn, tro ofte uzataj de personoj, kiuj mem ne emis
kompreni kaj ecx ne eksercxis tauxgan tradukon en sia propra
lingvo)
Ekzistas nederlandlingva vorto "bij ontstentenis" (cxe
malesto, cxe manko, cxe maleksplicito), origine (pli-malpli) jura termino, same
kiel la Ea termino "eksplicita" 1
Pri kio ni precize diskutas? Cxu pri "ne eksplicite donita"
(valoro)? aux "maleksplicite donita", eble "nedonita" aux "ne indikita" aux
"malindikita", "malenigita", "maltajpita", "ne elektita", ...
(valoro)?
En PIV1 apud "eksplicita" estas menciita "malimplicita", do
se
eksplicita = malimplicita
Ni do rajtus diri, ke
implicita = maleksplicita.
La termino "implicita" (egalanta "maleksplicita") ne malplacxas al
mi (almenaux gxis aperus pli tauxga...), kvankam komence mi trovis gxin iom
stranga, cxar mi jam estis akceptinta "defauxlta"n
Cetere mi ne komprenis, ke Pokrovskij asertas ion pri la deveno de la vorto
"defauxlto". Li ja ion asertas pri la analizo de la vorto en la
senco "de-fauxlt-".
Amike,
Leo.
|
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.7 - Release Date: 10/02/2005
--------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]