Pro nekonata kialo mi ne kapablis vidi
per la ligilo "tiu dokumento". Mi do rigardis en mian malnovan plurlingvan
terminaron de OOo.
PREVIEW estas tradukita:
- nederlanden kiel "voorbeeld". Kutime ni
tradukas tiun nederlandan vorton per "traduko", sed laŭlitere ĝi signifas
"antaŭ-bildo"
- germanen kiel "Vorschau", laŭlitere
"antaŭ-rigardo"
- francen kiel "aperçu", mi dirus
"supervido", eble "percepto" "observo", ....
- hispanen kiel "previsualizacion", mi pensas
(ne lernis tiun lingvon!): "antaŭa videbligo"
- italen kiel "anteprima" (mi ne komprenas)
kaj kelkfoje "vista", mi pensas "vido"
- sveden kiel "förhandsvisning" (permesu, ke
mi unue provu traduki nederlandlingven: "op-voorhand-wijzing"), mi tradukus per
"antaŭa montro"
- portugalen kiel "previsualisar", mi pensas
"antaŭa videbligo"
En (preskaŭ) ĉiuj lingvoj 1 el po deko da
tradukoj estas "ekzemplo".
"Montri" kaj "videbligi" havas tre similan
signifon.
En plej multaj lingvoj aperas la signifo
"antaŭ" aŭ "antaŭa"
La (pli-malpli) verba parto de la termino
estas "montri/vidigi/videbligi" ĉe iuj lingvoj kaj "(super)vidi/percepti/observi/percepti" aŭ la
respondaj substantivoj ĉe aliaj.
Mi supozas ke la angla havas "view" havas kaj
substantivan kaj verban signifojn (kaj sendube ankoraŭ pluajn).
Se ni tradukas verbe (supozeble por
komandbutono), mi proponus "antaŭmontri" (aŭ "antaŭvidigi"), ĉar ni alklakos
komandon, per kiu ni volas, ke la programo montru, videbligu ion al ni... (kaj
laŭ antaŭa konsento, ni uzas infinitivon por tio)
Strange: ni ne scias, ĉu temos pri vidi aŭ
IGI vidi... eble ĉar ni ne klare vidas "personon", kiu IGOS nin vidi; ja estas
la programo, kiu IGU nin VIDI...
Mi havas la impreson, ke multaj diskutoj
temas pri similaj ecoj: skribi/skribigi, presi/presigi, ... kaj ĉi
tie do: vidi/montri
Amike,
Leo
|
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.300 / Virus Database: 265.8.8 - Release Date: 14/02/2005
--------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]