Tim:

Mi ĵus ricevis la novaĵon, ke la frukto de nia kunlaboro nun
elŝuteblas ĉe la retejo de OpenOffice.org.  :o))

Ĝi aktuale ekzistas nur kiel testversio ("release candidate") sed
teknikemuloj povas jam elŝuti kaj ekprovi ĝin.

Mi faris tion. Estis iomete pene, sed mi finfine sukcesis.

Ĉu mi estas eble la unua, kiu vidis Ooo-on en Esperanto?

Nu, bedaŭrinde tio ne estis tre plaĉa sperto. :( Pro ia kialo
restas _multego_ da netradukitaj ĉenoj. En pli-malpli ĉiu
menuo estas pluraj eroj en la Angla. Ekz. la ĉefa vico da
menuoj en Writer estas nun ĉe mi:

File  Edit  View  Insert  Format  Tabelo  Tools  Window  Help

!!! Unu sola menuo havas Esperantan nomon!

En "File" mi vidas la jenajn erojn:

New
Open
Lasta dokumentoj
Helpantoj
Close
Save
Save as
Save all
Reŝargi
Versioj
K.t.p.

Mi ankoraŭ ne provis la instalon, do se vi sukcesas vidi la
programojn en Esperanto, sendu ekrankapton al la listo, mi petas!

Bone. Mi kunsendas 2 ekrankaptojn. Vi vidos en la unua ankaŭ kelkajn
pliajn menuojn, kiujn mi mem aldonis. Ili ja estas en Esperanto,
ĉar mi nomis ilin en Esperanto.

Povas esti, ke io misiris, kiam mi instalis. Mi ricevis multegajn
plendomesaĝojn pri mankanta lokaĵaro. Ia instalanta perlprogramo
plendis, ke forestas la Esperanta lokaĵaro, kiun mi tamen uzas la
tutan tempon!

Mi instalis en Kubuntu (Dapper). Por fari tion, mi devis
konverti ĉiujn RPM-ojn en "deb"-dosierojn:

http://installation.openoffice.org/servlets/ReadMsg?list=dev&msgNo=609

Sed ne ĉio en tiuj klarigoj estas uzebla en Kubuntu.

:((

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to