> De: Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]> > Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita ".sxxc".
Mi ankaŭ jam pripensis pri xx por kompletigi la x-skribon. Tamen kontraŭe al LaunchPad, ni nun laboras per limigita skipo, kaj probable per iu po-redaktilo. Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus redakti per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo, precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankaŭ helpas. Do, ĉu ne meritus rekonsideri ĉu uzi jam ĉapelitajn literojn? Bonvolu, mi ne povas juĝi ĉi tiun aferon. En la pasinteco estis oftaj problemoj, mi komprenis. Eble ankaŭ iu tradukas je sia laborloko kaj nur povas uzi la x-manieron. La tradukado mem progresas (la 200-a versio ĵus estas konservita). Restas nur iomete de la fintradukado, kaj kontrollegado (se oni ne konsideras la help-tekstojn). Kaj certe terminologia kaj tradukstila diskutado povas ankoraŭ okazi en ĉi tiu dissendolisto. Joop __________________________________ Yahoo! Clever: Sie haben Fragen? Yahoo! Nutzer antworten Ihnen. www.yahoo.de/clever