Mi aldonas al tiu fadeno nur noton, ke ekzistas almenaŭ unu frazo en Esperanto, kiu devas enhavi la signon `~'. (Mi jam forigis ĉiujn!)

Ĉe starmath/source.po:343 troviĝas:

#: smres.src#RID_PRINTOPTIONPAGE.CB_IGNORE_SPACING.checkbox.text
msgid "Ig~nore ~~ and ` at the end of the line"
msgstr "Malatenti ~~ kaj ` cxe la linifino"

Iu mistradukis la `~~' de la angla kiel `--' en Esperanto, verŝajne pro simileco en la de tiu uzata tiparo, sed mi ĵus ŝanĝis ilin al `~~'.

Mi sendas tiun mesaĝon nur kiel memorigilon -- por ke mi memoru kie troviĝas tiu frazo se iam mi bezonos trovi ĝin denove.


Tim

Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to