Saluton al ĉiuj.

Dankon pro la grandega kvanto de laboro, kiu fariĝis pri la tradukado kaj kontrollegado dum la pasintaj semajnoj. Ni ankoraŭ ne finis, sed ja multe antaŭeniris.

La plej valora venonta paŝo estas testo de ĉiu dosiero per 'pofilter', por ke ni povu alŝuti nian laboron al la kompilserviloj de OOo. Tie oni kompilos por ni la esperantan aplikaĵon por ke ni ektestu ĝin, la dosieroj devas unue esti "purigitaj" de la eraretoj, kiujn trovos 'pofilter'.

Por tion fari, vi bezonos la "translate-toolkit" (http:// translate.sourceforge.net/) kiu enhavas 'pofilter'.

Vi poste rulu 'pofilter' por ĉiu .po-dosiero, kontrolu kaj korektu la erarojn, kaj ŝanĝu la ĉapolinion al "Cxu kontrolita per pofilter? -- JES".

Post la ĉiea kontrolado, mi petos la kompiladon de nia aplikaĵo.  :o)


Tim


PS Por pli da informoj pri tiu procezo, vidu
http://wiki.services.openoffice.org/wiki/NLC:New_Translators_Start_here



Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to