La situacio estas eĉ pli malbona ĉar foje la anglaj tekstoj ne estas tute samaj sed havas saman sencon. Mi prikomentis kelkajn ekzemplojn en helpcontent2/.../sbasic/.../shared.po kie la angla parto variis per nur interpunkcio aux havis malsaman vortumon.

Donald

Tim Morley wrote:
On 22 Jul 2007, at 09:11, Joop Eggen wrote:

Jam tradukante la novajn po-dosierojn mi rimarkis ioman redundon: ripetitaj originaltekstoj diversloke, aux kun msgid kun fontreferencoj. Certe ne cxiu pli longa teksto estas same tradukata.

Vidu mian skripton "cxie-retrovi-tradukojn", kune kun "retrovi-tradukojn.awk", en la svn_root/trunk, kiun mi verkis por plejparte solvi tiun problemon. Ĝi serĉas eksdatajn tradukojn, markitajn per `#~', kaj provas remeti ilin (ene de la sama dosiero) en aktualajn tradukojn, kie troviĝas precize la sama tradukenda linio kune kun fontreferenca linio.

Estis sufiĉe ofta kazo post la antaŭnelonga ĝisdatigo: plurfoje la sama frazo kun diversaj fontreferencoj, kaj la sama frazo sen fontreferenco jam tradukita, sed nun eksdata; pro tio mi verkis la skripton, kaj mi havas la impreson, ke ĝi sufiĉe bone funkciis. (Ĉiukaze estas centoj malpli da tradukendaĵoj post kiam mi uzis ĝin, kaj ĉiu kazo, kiun mi kontrolis estis bona).

Fakte, jam havante tiun skripton, kiu serĉas msgid-mesaĝojn kun fontreferencoj, mi povus adapti ĝin por trovi tion, kion vi mencias -- kazojn, kie la traduko malsamas por sama angla frazo. Tio tamen ne nepre estos eraro -- la entuta kialo por la enmeto de tiuj fontindikoj estas por ebligi diversajn tradukojn de la sama vorto aŭ frazo!

Esperante ke la projekto kontinuos post la eldono de OOo 2.3

Ankaŭ mi ja esperas tion!

oni povus konsideri tradukmemoron, en KBabel/poEdit, aux ilo kiel OmegaT, eble ecx io kiel TMX, XLIFF.

La tradukmemoro de poEdit estas sufiĉe facile uzebla, sed ne tre potenca, mi kredas. Laŭ mia kompreno, OmegaT kapablas trakti tradukmemorojn en la formatoj TMX kaj XLIFF, sed mi neniam uzis ĝin.

Alia eblo estus Pootle, iu centra sistemo, kiun establatas duon-oficiale ĉe OpenOffice.org mem, sed mi ne aparte ŝatas ĝin pro similaj kialoj kiel Rosetta -- ĝi forigas komentojn, kaj mi ne certas ĉu historio de dosieroj videblas aŭ ne.

Por tio, fakte, mi estis tre imponita de "blame" (t.e. "kulpo"!) -- funkcio de Subversion por indiki kiu "kulpas" pri individua linio de iu ajn dosiero! Se mi tajpas, ekzemple:
  ~$ svn blame extensions/source/bibliography.po
mi vidas, ke Joop tradukis la tutan dosieron (revizio 34) kaj korektis kelkajn liniojn je revizio 186, Donald poste korektis aliajn (revizio 247), kaj finfine mi aldonis novajn erojn kun iliaj tradukoj je revizio 376.

JEN kialo uzi Subversion.  :o))

Mi dubas iom pri la kapacitoj de la diversaj programoj, sed POST 2.3 volonte helpos esplori.

Dankon pro la propono. Utilus serĉi la nomojn de la diversaj programoj en la arkivoj de retlisto kiel [EMAIL PROTECTED] <mailto:[EMAIL PROTECTED]> i.a. Tie certe troviĝas informoj kaj opinioj pri la diversaj ebloj.

Cxi-momente mi esperas ke la generado de la po-dosieroj kiuj parte entenas nur 6 tekstoj, estas en ordo.

Vi povas mem kontroli, ke la dosieroj estas ĝustformaj:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m220/Build-1/POT/OpenOffice.org-SRC680_m220-POT.tar.gz
Tie vi trovos ankaŭ testversiojn de OOo, kune kun esperantlingvaj pakaĵoj vindozaj, linuksaj kaj makintoŝaj. La aktualaj evidente enhavas nur la malnova versio de nia laboro, sed tre baldaŭ estos entute nova. :o)


Tim






---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to