Kaj kio pri "Alklaku \\<emph\\>Dosiero\\</emph\\>"? Tia sen akuzativa
esprimo povus signifi ke Dosiero estus la subjekto. Mi preferas la
jenan: "Alklaku menueron \\<emph\\>Dosiero\\</emph\\>" aŭ "Alklaku al
\\<emph\\>Dosiero\\</emph\\>".
Donald
Bertilo Wennergren wrote:
Mi rimarkis, ke la uzo de "alklaki/klaki" estas neunueca
en nia traduko. Mi trairis ĉiujn dosierojn kaj provis unuecigi
laŭ la jenaj modeloj (kiuj laŭ mi estas la plej ĝustaj):
Alklaku tion aŭ jenon...
Alklaku la bildsimbolon...
Alklaku la langeton \\<emph\\>Agordi\\</emph\\>
Alklaku \\<emph\\>Forigi\\</emph\\>.
Alklaku en la vorto...
Mi do forigis ĉiujn formojn similajn al la jenaj:
Klaku tion aŭ jenon...
Alklaku al bildsimbolo...
Klaku al \\<emph\\>Forigi\\</emph\\>.
Alklaku al \\<emph\\>Forigi\\</emph\\>.
Klaku en la vorto...
Mi konsilas fari tiel en la plua tradukado.
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]