Karaj listanoj,

mi ĵus aliĝis al tiu ĉi dissendolisto kaj ŝatus informi vin pri nova literumkontrolilo por esperanto uzebla en OpenOffice.org.

Mia nomo estas Marek Blahuš, mi estas 23-jaraĝa aktivulo de la esperanto-movado en Ĉeĥio, interalie estrarano de e...@i. Profesie mi estas studento de magistra studo en la Fakultato de informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno. Tie mi ankaŭ en junio 2008 defendis bakalaŭran studlaboraĵon kadre de kiu mi kreis prototipon de nova literumkontrolila vortaro por esperanto, bazita sur kaj utiliganta la novajn kapablojn de la literumkontrolilo Hunspell. Vi povas trovi resumon kaj plenan tekston de tiu studlaboraĵo ĉe:

http://is.muni.cz/th/172464/fi_b/?lang=en

Mi jam prezentis ĝin ĉe kelkaj esperantistaj kaj sciencistaj kunvenoj, interalie dum la 93-a UK en Roterdamo kaj la 18-a jarkunveno de Gesellschaft für Interlinguistik en Berlino.

Originale la literumkontrolilo estis celita kiel parto de la gramatikkontrolila projekto "Lingvohelpilo" de e...@i, sed dume ĝi ankaŭ parte sendependiĝis. Nuntempe, mi kadre de stipendia programo ĉe la sama fakultato daŭrigas tiun projekton. Iu skizo pri tiu daŭrigo estas ĉi tie:

http://nlp.fi.muni.cz/projekty/esperanto_spell_checker/

Konkrete, en la nuna, lasta fazo, la tasko kiun mi al mi donis estas klopodi oficialigi mian plibonigitan literumilon kiel parton de OpenOffice.org (kies literumkontrola motoro ja nuntempe ankaŭ estas Hunspell), tiel ke esperantlingvaj uzantoj povu trovi, elŝuti kaj instali ĝin, kaj laŭeble ke ĝi eĉ estu elŝutebla rekte kiel parto de la esperantlingva pakaĵo de OpenOffice.org.

Ankaŭ ĉar la tasko "literumkontrolilo por poluri" plu staras kiel farenda sur la ĉefpaĝo de la projekto eo.openoffice.org, mi esperas ke mia iniciato estos bonvena en ĉi tiu forumo kaj ke mi ricevos la necesan apogon de la komunumo por miaj intencoj.

Kompare kun la nuntempe uzata literumkontrolila vortaro de Sergio Pokrovskij, la mia estas bazita sur algoritmo kiu helpe de morfologie klasita listo de radikoj kaj eksperimente derivitaj reguloj pri vortkunmetado rekonas ankaŭ multajn tiajn kunmetaĵojn kiuj estas oftaj en esperanto sed nerekonataj de la literumkontrolilo de Pokrovskij. La nova literumkontrolilo ankaŭ klopodas pli aktive utiligi la novajn eblecojn de Hunspell, dum tiu de Pokrovskij estas bazita ankoraŭ sur la eksiĝinta Ispell kaj cetere ne estas plu ĝisdatigata. Cetere Pokrovskij mem respondis al mia demando sciigante ke, se li estus faronta novan literumkontrolilon nun, li supozeble bazus ĝin ĝuste sur Hunspell. Tre grave por la integrigo en OpenOffice.org, ekzistas problemo kun kongruo de la permesiloj por la literumilo kaj por OpenOffice.org, pro kio ĝis nun ne eblis liveradi literumilon kiel integran parton de la esperantlingva pakaĵo (anstataŭe ĝi estis elŝutenda aparte). Mia literumilo baziĝas sur la kapvortoj de PIV (kiuj estas pluuzeblaj laŭ libera permesilo) kaj la cetero estas mia laboro, tiel ke la kondiĉoj devus ekzisti por ebligi aŭtomatan distribuadon de la literumkontrolilo rekte kun la programpakaĵo.

Nuntempe mi ankoraŭ estas kontaktiĝanta kun la administrantoj de la projekto eo.openoffice.org, sed mi opiniis inda jam nun informi vin pri tiu ĉi mia klopodo. Espereble jam tre baldaŭ mi sukcesos instali ilon per kiu eblos raportadi cimojn kaj plibonigajn proponojn pri la literumilo, kaj tiam mi ankaŭ disponigos ĝin en taŭga formo por testado. Mi tre esperas ke precipe inter vi, la membroj de tiu ĉi dissendolisto, mi tiam trovos bonvolemajn testantojn kiuj kontribuos al evoluo de tiu nova libera literumkontrolilo por esperanto.

Sincere,
Marek Blahuš (Ĉeĥio)

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [email protected]
For additional commands, e-mail: [email protected]

Reply via email to