Saluton,

mia Esperanto-literumilo evoluata kadre de e...@i <http://extensions.services.openoffice.org/project/literumilo> dume ne multe progresis, sed venontsemajne mi bezonos ĝin prezenti en la universitato kaj montri ke unu el la celoj de la projekto estas plenumita/plenumebla, nome havi ĝin elŝutebla kiel aŭtomate instalata parto de esperantlingva OpenOffice.org-pakaĵo.

Se mi sufiĉe atente sekvas la evoluon de la esperantiga laboro, mi komprenas ke malgraŭ planoj pri apero de plena esperantlingva versio komenco de 2010 tiu ankoraŭ ne ekzistas, ĉu? Tion mi devos klarigi dum la prezento, ĉar mia projekto origine kalkulis kun tio.

Ĉu tamen eblas almenaŭ iun provversion jam nun krei, por povi montri? Mi bezonus krei "build" de OpenOffice.org, prefere esperantlingva (eĉ se nur parte/fuŝe, laŭ la nunaj ebloj), en kiu estas inkludita mia literumilo, tiel ke ĝi aŭtomate instaliĝas kune kun la programo kaj estas do tuj uzebla. La inkludon de la literumilo devus esti eble fari relative facile, ĉar ĝi jam ekzistas kiel aldonaĵo de OpenOffice.org en la formato OXT (kaj elŝuteblas ĉe la adreso supre donita).

Instrukcioj pri la inkludo estas ĉe http://wiki.services.openoffice.org/wiki/Spellchecker_Integration_into_Installation_Set sed mi ne scias kiel plej efike produkti la "build" (evidente post modifo de la dosieroj laŭ tiuj instrukcioj). Ĉu ekzistas iu sistemo kie mi rete povus tion provi? Aŭ ĉu mi prefere klopodu tion fari loke ĉe iu mia linuksa komputilo? Ĉu estas nuntempe ie elŝuteblaj fontodosieroj por krei iun plej aktualan "build" de la esperanto-versio, kiun eblus simple modifi laŭ tiuj instrukcioj kaj produkti la postulan rezulton pere de ĝi?

Mi ĝojos pro ĉiu helpo kaj konsiloj. Nuntempe ankoraŭ mia literumilo ne estas tre avancita kaj mi ne havas multan tempon por ĝia plibonigado, sed post kiam mi en la universitato prezentos ke la inkludo eblas kaj ke la tradukkomunumo estas bonvenigema, tiam mi povos trovi tempon por pli intense okupiĝi pri la plibonigado, tiel ke poste efektive ene de sekva vera esperantlingva versio de OpenOffice.org tiu ĉi mia nova literumilo kun altaj kapabloj povu aperi kiel parto.

Amike,
Marek Blahuš

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [email protected]
For additional commands, e-mail: [email protected]

Reply via email to