ReVo prezentas "surdigilo"n kiel vorton Fundamentan:
http://reta-vortaro.de/revo/art/surd.html#surd.0igilo

PIV2 gxin ne konas, kaj en la Fundamento mi gxin ne trovas.
Probable temas pri malzorga kopiado.

Aliflanke, kvankam similforma vorto ekzistas ankaux en la
rusa, gxi tamen sxajnas al mi kontrauxlogika: la koncerna
ilo ne tiom surdigas, kiom mutigas (pistolon, muzikilon
ktp).
-- 
Sergio

Rispondere a