Eble pravigeblas la kunmeto 'anglosaksa', char la termino esprimas iun apartan miksajhon. Alie statas pri ekz-e 'francaj-germanaj rilatoj' che kio iuj uzas 'francogermanaj' au 'franco-germanaj'. Lau mi, la uzo de -o- en la unua parto de la kunmetajho estas erara. Chu konsilindas 'franc-germanaj', 'francaj-germanaj'?
En aktuale decidota kazo: "la araboislamaj nacioj" Kion la revuloj konsilas? Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
