Vilhelmo skribas:

>chu vi povas montri al ni, kiel oni elparolas la nomojn 
>Cao Xueqin, Xie Zuming, Xue, You, Xifeng, Baoqin ?

Ne, tion mi ne povas diri, char tiu elparolo en la libro
mankas. Sed ghuste pri tio temas: chinaj esperantistoj
lasas en esperantlingva traduko ne-esperantan
ortografion kun Q W X Y CH SH, ankau che siaj
propraj nomoj (autoro Cao Xueqin, 
tradukisto Xie Yuming, prefacisto Zhou Ruchang)
kaj ech ne indikas proksimuman prononcon.

Male europaj esperantistoj ofte klopodas esperantigi
europajn nomojn - laudire por servi al aziaj esperantistoj.

Ekzemple la fama detektivo aperas en Esperantaj 
tradukoj kiel Sherlock Holmes, Sherlok Houms kaj
Sherloko Holmso.

Che Johan Wolfgang Goethe oni trovas formojn
Gete, Goto, Vongojto, Goete, Goeto k.s. 

Ni volas esti pli aziaj ol azianoj mem, 
dum ili mem tion tute ne deziras.

Ankau vortojn kiel "alegorio, kaligrafo, apartamento"
ili ne timas, sed libere uzas en la traduko
(mi ilin jhus trovis foliumante en la libro).

Por ili gravas chefe la principo, ke chium radikon
ili povas regule manipuli kaj derivi el ghi:

sinkrona motoro, malsinkrona motoro, 
sinkronigi du mashinojn, postsinkronigi
bildon kaj parolon ktp.


Miroslav Malovec
[EMAIL PROTECTED]
[EMAIL PROTECTED]
http://members.chello.cz/malovec/






 

Rispondere a