Je 10/16/07, Wilhelm: > Necesas korekti en la klarigo de "krimo":
> "Ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas plej grave malobservata > (mortigo, malvirgigo ktp)." Jes, necesas ŝanĝi al "seksperforto". Tamen restas du problemoj: 1. Mi dubas ke malobservo de leĝo morala (ekz-e maldankemo) estas krimo. Eble peko, fiago -- sed ne nepre krimo. 2. La vorto "malvirgigi" estas fundamenta, kaj laŭ la Fundamento ĝi signifas "seksperforti". Tio estas mallogika, evitinda kaj arkaika -- tamen ja registrenda kiel fundamenta, evitinda kaj arkaika. -- Sergio
