bone, Bernhard,
mia propra opinio estas, ke en Esperanto
ne havas sencon uzi la literkombinon
-djh- ie ajn, char ghi funkcios nur kiel
ia duoblajho de gh.
pli rigoran respondon mi bezonus doni,
se vi farus la demandon "chu vere unu
segmento, au du?" -- demandon klasikan
kaj ofte pritraktitan en la strukturisma
epoko de la lingvoscienco. se vi
starigos tiun demandon, mi certe
daurigos la fadenon, sed chu ne aperos
la risko tedi aliajn listanojn?
>
P.S.: Cxu vi intence fraz-komence uzas minusklojn aux cxu via klavaro nur
estas difektita?
pardonu, mi estas minusklisto. mi antaue
minuskligis ankau la personajn nomojn,
sed la homoj komencis diri al mi, ke tio
estas ofenda, do mi ekfaris escepton por
la personaj nomoj.
mi uzas majusklojn nur tie, kie mi bezonas
esti aparte formala -- sendi salutmesaghojn
al kongresoj k.s.
tiu chi kutimo respegulas la kutimojn de
multaj uzantoj de la reto en mia lando -- en
la angla, per kiu la baratanoj plej ofte retumas.
amike
probal
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-33-2575-3282
____________________________________________________________________________________
Be a better sports nut! Let your teams follow you
with Yahoo Mobile. Try it now.
http://mobile.yahoo.com/sports;_ylt=At9_qDKvtAbMuh1G1SQtBI7ntAcJ