Bernhard Pabst: > 2. Bertilo: Cxu en Eo necesas aux ecx nur estas rekomendinda iu prepozicio?
> Pliaj ekzemploj: > > - la armeo Vlasov > - la aviadilo Landsberg > - la rapidtrajno Rejnlando Se la aremo nomighas "Vlasov" (oficiale au populare) tiam estas en ordo skribi "la armeo Vlasov" (= "la armeo, kiu nomighas Vlasov"). Sed se oni neniam diras simple "Vlasov" celante tiun armeon, tiam ne temas pri "la armeo, kiu nomighas Vlasov", sed (supozeble) pri "la armeo, kiun komandas Vlasov", kaj sekve la ghusta formo estas "la armeo de Vlasov". En chiuj tiuj tri ekzemploj estas tute imagebla, ke oni nomas la koncernajn armeon, aviadilon kaj rapidtrajnon respektive "Vlasov", "Landsberg" kaj "Rejnlando". Mi ne scias, sed mi tre dubas pri la armeo. "Vlasov tiam konsistis el tridek mil soldatoj." "Li flugis hierau per Landsberg al Berlino." "Rejnlando ghustatempe alvenis al la stacidomo je la deka kaj dudek." Chu tiel? Se jes, tiam la simpla "la armeo Vlasov" k.t.p. estas ebla. Se ne, tiam estu "la armeo de Vlasov" k.t.p. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
