2007/11/18, Harri Laine <[EMAIL PROTECTED]>: > Temas pri la greka ὕβρις, kiu ighas hybris, se ghi prenas la normalan > vojon de grekdevenaj vortoj al okcidenta Europo, t.e. alvenis tra la > latina. En la europaj lingvoj, kiom mi sukcesis rete vidi, nur la > angla uzas la transskribon "hubris", la aliaj pleje "hybris" au > "hibris". Ghuste nun mi ne memoras aliajn anglajn vortojn el la > klasika greka, kiuj redonus la antikvan υ [lau PIV: upsila] per u kaj > ne y. Estas ekz. "hygro-", "Hydra", "cyber-", kiuj ighis "higro-", > "Hidro", "kiber-/ciber-", kiam Esperanto ilin transprenis.
Kiom mi scias, Esperanto preskaŭ ĉiam faras upsila-n "i", krom du okazoj, kiujn mi konas: "pugo" (ĉar "pigo" jam signifas birdon) kaj la nomo de la litero mem. Do "hibriso" estus pli bona, ol "hubriso"; kvankam eble ĝi prefere nomiĝu "troa memfido". :) -- Yury Finkel
