Je 11/19/07, Jonathan:

[...]

> Kiom granda lingvanarero estu por pravigi indikon pri ties uzregulo
> en vortaro? Miaintuicie, ni uzantoj de "patr" kaj "li" kiel neŭtraj
> eble ne atingis tiun grandon, sed la uzantoj de "amik" kaj "sklav"
> kiel neŭtraj ja atingis ĝin. Do, ĝusta vortaro indiku la ekziston de
> diversaj interpretoj de tiaj vortoj, ne arbitre ignoru tiun
> diverson. Antaŭdankon; la nepoj vin benos.

Nu jen, ĉu inter la benantaj nepoj estos ankaŭ la nepinoj?

Simile, ĉu la pekoj de la patroj inkludas ankaŭ la pekojn de la
patrinoj?

Do, en nespecifa uzado eĉ tiaj vortoj kiel "nepo", "patro", "filo"
povas neŭtriĝi; kaj tamen en la uzo specifa ili estas forte seksaj, ja
maleblas diri "Ŝi estas lia nepo".

--
Sergio

Rispondere a