ReVo notas - laux mi tute gxuste - "talibo" (kaj ne talibano EVIT, kiun oni 
jen kaj jen trovas en la reto, evidente pro pauxsado de kelkaj okcidentaj 
lingvoj), cxar la -an- indikas en la etna lingvo la pluralon, cxar -an estas 
"falsa parenco" (ne talib/an/o) kaj pro aliaj kialoj.

talibo = Ano de islama politika movado en Afganio, kiu originis en Kandahar 
en 1994 kaj gis 2001 regis 90 % de la lando. En 1996, la Taliboj (la 
"studentoj") venkis Afganion.

1. Estus bone aldoni la landonomon Afganio, Afganujo, eble ankaux 
Afganistano (? estas cx. 10 -(i)stan-vortoj, ekz-e Kurdistano, Uzbekistano - 
laux ReVo Uzbekujo - ktp. kaj la fakta uzo estas iom varia: Kial Afganio, 
sed Uzbekujo?).
2. Cxu eble indas aldoni Kandahar (kial ne Kandaharo?).
3. Kial la komo post 1996?
4. Kial la Taliboj majuskle, sed la enskribo-titolo minuskle?
5. venkis Afganion (?): cxu eble pli bone "ekregis en A.", "konkeris la 
reg-potencon en A." aux simile?

Mi gxojas, ke iu aldonis talibo, ecx se esceptokaze ne estas notita iu 
ekzemplo el la literaturo, iu referenco.

Bernhard


Rispondere a