Mi petas helpon pri unu vorto, kiu ne ekzistas en ReVo. Iam en unu mia traduko mi uzis vorton "empireŭmo" por traduko de rusa esprimo "сивуха/сивушное масло" (venena almiksaĵo al etila alkoholo, produktata per fermentado, aspektanta kiel oleeca likvo de flava aŭ ruĝa koloro kun malagrabla odoro - laŭ rusa enciklopedio). Tiam mi ne havis PIVon, sed vidis tiun vorton en la vortolisto de PIV1. (La vorton al mi sufloris, se mi ĝuste memoras, Sergio Pokrovskij).
Kaj mi pekis eĉ pli: mi inkludis tiun vorton, ne kontrolinte, en mian retan Esperanto-rusan vortaron. (Nun mi ŝutas mian kapon per cindro - ne pro la inkludo de malofta vorto, sed pro la nekontrolo). Sed nun aperis grandaj duboj pri tiu vorto, ĉar en la nova PIV2 tiu vorto tute ne ekzistas, anstataŭe mi trovis en ĝi vorton "fuzelo": "kromprodukto de la alkohola fermentado de glucidoj, kiu konsistigas la lastan parton de la distilaĵo de kruda alkoholo". Mi ne estas kemiisto kaj ne povas determini, ĉu tiu ĉi difino koincidas kun la supre donita difino de la rusa enciklopedio; pli simple dirante - ĉu tio estas "сивушное масло" aŭ ne? Krome mi trovis, ke alilingvaj vortaroj donas por "сивушное масло": [en] fusel oil; [de] Fuselöl; [fr] huile de fusel. Do, tre simile al "fuzelo". Kion do signifis "empireŭmo"? Se iu havas la malnovan PIV1, mi petas citi ĝian difinon. Ĉu mi devas nun korekti la tradukon kaj la vortaron? -- Yury Finkel
