Dankon al ĉiuj. Nun mi klare komprenas la aferon. Fakte evidentiĝis, ke mia eraro ne estis tiom kruda, kiel ŝajnis al mi hieraŭ, ĉar la du aferoj estas iom ligitaj inter si; krome, mi rememoris, ke mi ja pridiskutis tion antaŭ kelkaj jaroj (ve, mi havas tro malbonan memoron).
Mi opinias, ke "empireŭmo" vere ne necesas en ReVo, ĉar estas "brulodoro"; aliflanke, "fuzelo" ja necesas, ĉar apenaŭ ekzistas iu kunmetaĵo por ĝi. -- Yury Finkel
