Laux mi estas bone aldoni tiajn rimarkigojn kiel cxe "kondolenco" por averti 
pri ofta misuzo pro pauxsemo de etnaj lingvoj:

"Rim.: Franc- kaj hispan-lingvanoj emas erare uzi la vorton multnombre."

Mi tamen ne fingro-montrus al la parolantoj de iuj specifaj lingvoj, sed 
vortumus neuxtrale:

"Rim.: En Eo 'kondolenco' kutime estas uzata en singularo; pauxsi la 
pluralan uzon de kelkaj etnaj lingvoj ne estas rekomendinda."

Laux mi oni nepre *devas* aldoni "Rim.:", se oni devias de Ak-a rekomendo. 
La Rim. enhavu koncizan argumentadon, kial ReVo ne sekvas la Ak-an 
rekomendon. Ekz-o:

"Ukrajno" - Rim.: La formo 'Ukrajno' preferita de la AdE estas 
malrekomendinda, cxar ...

Bernhard


Rispondere a