La Terminara Sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF, // http://ifef.free.fr/spip/spip.php?article18 ) de jaroj tradukas en 19 lingvoj "pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de UIC). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter cirkau 20 aliaj lingvoj kaj trovigas inter la plej kompletaj, car la tutan jaron prilaboras gin diverslandaj fakuloj, perkoresponde au dum kunvenoj ...".
La terminoj tusxas ankaux multajn parencajn fakojn kaj la gxeneralan lingvo-uzon (ja neniam eblas nete disigi fakan de gxenerala lingvajxo). Jen ekz-o: "GPS = Konkreta sistemo por determini punktojn en spaco. Proponata termino = pozici-trova sistemo Vortigo cxe unua mencio en teksto = pozici-trova sistemo GPS [proponita prononco GoPoSo, ne GxiPieS] poste eventuale pli konciza = GPS-sistemo aux nur GPS" Terminara Kuriero (TeKu) haveblas de [EMAIL PROTECTED] Listeto de fervojaj terminaroj kaj fak-literaturo cxe // http://ifef.free.fr/spip/spip.php?article23 Pri RailLexic 3.0 (250 Euxro) vd. // http://www.uic.asso.fr/termino/article.php3?id_article=4 Bernhard
