Je 12/14/07, Fernando:
> la verbo abomen/i aperas kiel bazformo de abomen/ en Revo, dum la > Akademia Vortaro (do ankaux la Baza Radikaro Oficiala, BRO) > registras la substantivon "abomen/o" kiel bazformon. > Cxu oni ne devas korekti la bazformon en Revo? Ĉi tie estas du apartaj aferoj. 1. La Fundamento registras ABOMEN kiel substantivon (en UV), kaj krome ĝi aperas en la Ekzercaro kiel adverbo (abomene). Tial, nur tiuj du formoj rajtas porti steleton. Tio do estas nepre korektenda. 2. Alia afero, kia derivado, pli ĝuste, derivado el kiu formo, estas la plej oportuna. Ĉi tie la Fundamento ne ĉiam estas imitinda, ĉar ĉe ĝia kompilado Z evidente strebis ne tiom laŭi la propre esperantajn metodojn de derivado (la nun reganta teorio pri derivado aperis konsiderinde pli malfrue), kiom evidentigi internaciecon de la radikoj. La PIV-oj donas al ABOMEN verban karakteron, kaj mi opinias tion tute trafa. Ne estus por mi problemo se ĝi estus prezentita kiel radiko substantiva; ĉar substantiva sento fakte per sia semantiko tutegale implicas agon aŭ staton, do verbecon. Tamen ĝuste tial la verba karaktero por tiasenca vorto estas logike pli natura. -- Sergio
