Renato skribis: > Bertilo:
>> Fakte estas multaj diskutindaj elektoj en BRO. Sed neniun el tiuj >> elektoj oni povas deklari malghusta nur char en la Fundamento la >> koncerna radiko aperas kun tradukoj, kiuj shajnas montri ion >> alian. > Mi, tamen, opinias, ke la tradukoj en la Universala Vortaro (kaj la > uzo en la Fundamento) estas atentindaj, Kompreneble. Ili estas tre atentindaj. Ofte ili ja pravas, sed iafoje ne. Kiam temas pri radikokarakteroj, plej ofte la eraraj indikoj en UV chiam estis eraraj. Nenia shangho okazis en la lingvo. Simple temis pri malbone elektitaj tradukoj. Iafoje temas tamen pri lingvoevoluo. > kaj la Akademio mem ne rajtas > shanghi la bazan formon de radiko sen klara vochdonado pri la afero. Kompreneble necesas vochdoni. Chu la Akademio iam ajn faris decidon sen vochdonado? > Finfine la karaktero de la radiko estas konsista parto de la signifo > de la radiko. Ghuste pri signifo temas. Fakte pri nenio alia. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
