Je 12/23/07, Joop: > La argumento ke sono estu prononcebla por la preskaŭ ĉiu, laŭ mi ne > validas. Alia principo ja estus, ke lingvo kapablu noti ĉiun sonon > pli malpli ekzakte, do fakte kiel reduktita fonetika alfabeto (IPA).
Jes, Komenio opiniis, ke la ideala mondolingvo devas enhavi "ĉiujn sonojn, kiujn kapablas produkti la homaj voĉorganoj". Tiom radikalaj ni ne estas -- sed certe ĉi tiu postulo havas sian logikon, kaj ekz-e Unikodo estas projekto inspirita de similaj ideoj. > Se oni do balancas misprononcon (por iuj ĉe ĥ) kontraŭ misreprezento > (k por ĥ-sono), juĝado estas relativa afero. Krom la menciitaj l/r > mi nur menciu h kiu kelklingve iĝas prononcata... ĥ. Jes, kaj en multaj skribosistemoj oni uzas h por prezenti ĥ. Ekz-e en pluraj baltaj lingvoj, aŭ en la kroata, ni trovas vortojn similajn al "tehnika", kiuj fakte estas prononcataj "teĥnika". La latina transskribo de la lingvoj japana kaj ĉina simile uzas h anstataŭ ĥ. Ktp. > Pli meritus atenton la transskribreguloj en Esperanto. > La transskribreguloj en E-o ekzistas por kelkaj lingvoj, sed ne > estas ĝenerale konataj, kompare kun la cirila-latina transskribado, > kie "oni" fiksis ke la germana ü iĝu ю (ju). La germanoj mem > transskribas ü kiel u, kio ja bedaŭrinde estas nerenversebla. Nun ni > havas München = Munkeno, ne Mjunĥeno/Mujnĥeno. Komparu la bulgaran > kie Peugeot = Peĵo (Пежо). Aŭ vera aĉaĵo en E-o: la programlingvo > Java = ĝavo - oni demandas sin, kial almenaŭ ne ĵavo? Ĉar la ĝusta prononco estas per ĝ. Ial vi okcidentanoj opinias ke la skribo pli gravas ol la prononco. Ni rusoj opinias inverse: por ni la sona versio estas la originalo, dum la skribo estas aŭtomata sekvo de la prononco. Tial Peugeot => Пежо, eau-de-Cologne => одеколон Reagan => Рейган (Usona prezidento) Reagan => Риган (Irlanda ministro) Buŝa komunikado ne malpli gravas ol la skriba, precipe nuntempe, kiam oni pli mute da informoj ricevas per aŭdo (per radio, TV ktp). Sufiĉas iom navigi en la Interreto por vidi, kiom malklera iĝis la publiko -- tutevidente ĝi ege malpli legas nun ol en la tempo de mia infanaĝo, kiam la klero ortografia estis senkompare pli alta. -- Sergio
