Laŭ mia sperto, ekzistas en la turka almenaŭ la jenaj substantivoj kun
signifoj proksimaj al "homo":

insan
kişi
adam
kimse
şahıs
birey
fert (ferd)

En iuj situacioj, oni uzas nur po unu de tiuj. Ekzemple, mi aŭdis:

  insan hakları: homaj rajtoj

  üĉ kişi: tri homoj

  öğretmen adamız: ni estas instruistaj homoj

Mi kredas ke "adam" ambiguas pri ĉu ĝi implicas içecon çu ne kaj la aliaj ne
implicas seksanecon.

Se mi devus konjekti pri la ivoj de tiuj substantivoj traduki substantivojn de
Esperanto, mi konjektus:

  homo: insan, kişi, adam, kimse

  persono: kişi, kimse, şahıs, fert

  individuo: şahıs, birey, fert

Rispondere a