Pri la vortoj "Kapsiko" kaj "Papriko":

Estas malkonsento pri la vortoj "kapsiko" kaj "papriko", evidente pro
nacilingva influo.  Estas 2 vortoj kaj 3 conceptoj: la planto, la
frukto, kaj la seka pulvora spico de la frukto.

(Ekz en la pola, estas unu vorto "papryka" kiu signifas kaj la planton
kaj la frukton kaj la sekan pulvoran spicon de tiu planto.  En la
angla estas du vortoj "pepper" por la planto kaj frukto, kaj "paprika"
por la spico.)

En la reala uzo, mi vidas fojfoje "papriko" por la
planto/frukto/spico, kaj fojfoje "kapsiko" por la planto/frukto kaj
"papriko" por la spico.

Mi mem preferas kaj uzas tiun distingon inter la gxenerala planto kaj
gxia frukto (kapsiko), kaj la spico de unu tipo de tia planto
(papriko).  Versxajne tio gxustas oficiale, cxar la akademio aldonis
"kapsiko" kaj "papriko" al la oficiala vortlisto lastatempe (9OA):

paprik/o. Spico (ruĝa, bruna aŭ flava) preparata el sekigita kaj
pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolĉa
papriko; akra papriko.

kapsik/o 1 Kreskaĵo, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda,
ruĝa aŭ flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj
pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko;
neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda
ordinare tre akra kapsiko 2.

Tiukaze, sxajnas indi gxustigi la ReVo-difinojn laux tiu informo, cxu ne?
Cxu listanoj havas opiniojn aux faktojn aux argumentojn pri tio?

*** ReVo nun havas:

kapsiko:
 Legomo kies fruktoj havas sukan karnon, ruĝan verdan flavan aŭ
oranĝan eksteron, kavan internon, kaj kiuj dolĉas ĉe grandaj specoj,
akras ĉe malgrandaj, genro el familio solanacoj (Capsicum)

papriko:
1.
    Frukto de kapsiko, uzata kiel legomo aŭ spico.
2.TEZ
    Pulvoro farita el sekigita papriko , uzata kiel spico

*** PIV2002 havas:

kapsiko:
1. G. (Capsicum el solanacoj) de unu- k plur-jaraj hermoj cxebaze ofte
lignecaj, kun integraj, ovalaj aux elipsaj folioj, kun 5-nombraj,
blankaj, violetaj, aux verdetaj floreoj k kun karnaj fruktoj (beroj),
kies placentoj portas renformajn semojn po multaj; 10 sp-oj el tropika
Ameriko, (ktp ktp)

2. Frukto de kapsiko. Sin. kapsikofrukto.

papriko [Z]:
1. Spico, preparata el la sekigita k pulvorigita frukto de iuj kf-oj
de la unujara kapsiko. Sin. kajena pipro

2. La planto k precipe ties fruktoj, uzataj en la preparo de papriko

*** PIV1970 havas:
kapsiko:
G (Capsicum el solanacoj) de herboj kaj arbedoj, el kiuj pluraj
specioj havas grandajn, kavajn, akragustajn, ofte rugxajn duonsekajn
berojn, uzatajn por produkatdo de kajena pipro (i.a. el C. baccatum
L.) k papriko (el C. annuum L. k C. longum DC.)

papriko [Z]:
1. Maturaj fruktoj de du specioj de kapsiko (Capsicum annuum L. k C.
longum DC.).
2. papriko 1, sekigita k polvorigita

*** PIV1934 havas:
kapsiko:
G. de solanacoj, kies frukto estas uzata kiel spicajxxo (capsicum). Vd Papriko.

papriko [Z]:
Pulvorigita frukto de kapsiko (= rugxa pipro)

*** Esperanto-English Dictionary de Montague Butler havas:
kapsiko:
(Capsicum), name of various "peppers" (red or green, round or long).
kapsiketo = chilli. The powdered pods and seeds of C. annuum are
called papriko or Kajena (rugxa) pipro.

papriko:
(col) paprica. Cp kapsik.

*** Esperanta-pola vortaro de Tadeusz J Michalski havas:
kapsiko:
bot. pieprzowiec, pot. pieprz turecki
(t.e. "pipro turka" = pimento ?)

papriko:
kulin. papryka
(t.e. la frukto kaj la spico)

Mi sercxis en la tekstaro de Bertilo cxe
http://bertilow.com/tekstaro/serchi.html kaj trovis:
kapsiko:
1 trovo en "Ombro sur interna pejzaĝo":
"kukumo apud rondaj tranĉoj de kapsikoj"
(do evidente temas pri la frukto)

1 trovo en "La Majstro kaj Martinelli":
"Malgrandas la grajnetoj de bona la papriko,"
(versxajne temas pri la frukto, aux la spico - ne klaras!)

Rispondere a