2008/1/21 Arkadiusz Zychewicz: > Wieland Pusch pisze: > > mi sxatus plibonigi ReVon. > > Momente mia ideo estas faciligi la aldonon de tradukoj. Tiel mi > > esperas, ke pli da lingvoj progresas en ReVo. > > > jes, Faciligo de aldono de traduko. XML estas bona sed en fono (interna > interfaco) en supro povus esti pli facila fasado.
same mi opinias, ke eblas krei aldonan tavolon por tradukantoj ne plenaj redaktantoj, kiuj kreas aŭ ŝanĝas strukturon de artikolo. sed por tiuj kiuj nur aldonas tradukojn en iu lingvo. la dezirata formo estus: uzulo venas al iu artikolo, elektas komandon "tradukoj en lingvo ...", elektas deziratan lingvon kaj al li aperas la artikolo kie en ĉiu tradukebla loko estas metitaj fenestretoj por entajpi (InputField). li enskribas tradukojn kaj ilin sendas al ReVo-servilo. indas pripensi en kia formo sendi la ŝanĝojn kaj kiel registri la sendanton. jen tiu pli simpla interfaco ebligus al pli vasta rondo da homoj kontribui. kaj ĝi estonte aldona rimedo, certe ne anstataŭigus kaj ne malhelpus al nuna redaktado per xml. kaj ĝi ne donas eblecon al vandaloj damaĝi artikolon (do ne havas malavantaĝojn de vikio). -- Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>
