Nu, se ektemis pri bongustaj mangxajxoj, mi pli detale rakontu pri
korektenda afero en la artikolo "pastecxo". Mi delonge intencas
korekti gxin, sed mankas tempo, do prefere faru iu alia.

Laux PIV, pastecxo estas "Hakita spicita viando, fisxo aux legomo,
bakita en tegajxo el (ofte foliigita) pasto aux en terpoto: folibeta,
viandhaketajxa, anserhepata ~o; rusa ~o (kun viando, fisxo, brasiko,
ovoj, marmelado k.a. SIN pirogo 2)".

Do, ni vidas, ke "pastecxo" povas esti
1. Io bakita en pasta tegajxo, kio ruse nomigxas пирог [pirog]. Gxi
estas mangxebla sen mangxilaro (kulero, forko ktp), cxar oni povas
teni gxin per mano je la pasta tegajxo. Gxi povas esti dolcxa (kun
marmelado aux konfitajxo).
2. Io bakita en terpoto, kio ruse nomigxas паштет [pasxtet]. Tio estas
homogena mola maso, kiu estas mangxebla nur per kulero. Sxajne
"anserhepata pastecxo" el la ekzemplo en la franca nomigxas "pâté de
foie gras", se mi ne eraras.

Probable, la dua speco el legomoj povas ankaux havi rusan nomon
"(овощная) икра" (ekz. баклажанная, кабачковая).

Por mi tio estas tute malsamaj aferoj, sed mi ne kontrauxas, ke en
Esperanto ili nomigxu per unu sama vorto. Tamen indas almenaux
apartigi la sencojn en la difino, kaj doni konformajn rusajn
tradukojn.

Dume la difino en ReVo temas pri bakitajxo en pasto (do пирог), tamen
la rusa traduko tekstas "паштет". Tio estas mia kulpo, sed mi ne povas
nun korekti gxin pro tempomanko, kiel mi jam skribis supre. Tial mi
petas iun korekti.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a