Je 5/13/08, SIBAYAMA:
> Flanka demando de Sibayama,

>> Iom simile al la okcidentismaj Dostojevski, Ostrovski,

>  Nu, cxu vortomeza 'v' en la supraj nomoj, aux vortofina 'v'
>  Kiel en Popov, oftas en la rusaj nomoj.

>  Cxu ili estas prononcata kiel esperanta 'v'?
>  En la japana, oni son-imitas tiujn 'v' per 'f'-sono.

La rusa ortografio estas morfologia.  T.e. unu saman radikon oni
strebas skribi samforme en diversaj fleksioj, malgraux la fonetikaj
sxangxigxoj.

Ekz-e en vortofino kaj antaux senvocxa konsonanto multaj vocxaj
konsonantoj senvocxigxas; tial efektive ni plejparte prononcas "Papof"
kaj "Pakrofskij".  (Kvankam ekzistas dialektoj kiuj konservas cxiujn
sonojn: "Popow", "Pokrowskij" -- kun la duonvokala [w].)

La gxustan formon oni povas trovi en la aliaj kazoj aux
morfemkombinoj:

"de Popov" = "Popova"
"al Popov" = "Popovu"
"pri Popov" = "Popove"
"per Popov" = "Popovym"
"Popovoj" = "Popovy"
...

Kiel vi vidas, en la 11 fleksiaj formoj la fina konsonanto aperas
antaux vokalo, kaj estas klare vocxa.  Nur en la nominativo ununombra
gxi estas senvocxa.

Simile estas pri "Pokrovskij", kiu estas derivajxo de la vorto
"Pokrov", kiu lasta egale havas vocxan [v] en preskaux cxiuj kazoj.

Eblas ankaux inversa situacio: la cxfforme senvocxa konsonanto
vocxigxas antaux vocxa konsonanto.  Ekz-e la prepozicio-prefikso ot
(kiu ankaux havas varianton "oto", klare indikantan, ke la cxefformo
estas ot, ne od) fonetike sxangxigxas en od- en "otdat'" (proponcata
[addat']) -- dum gxi restas [t] en "otorvat'" [atarvat'].

--
Sergio

Rispondere a