Saluton,

    Mi havas problemon kun la tre stranga vorto "pluraj". Mi jxus 
legis ion kaj deziris kontroli cxu mi uzas "plur" korekte. Mi iris 
al ReVo kaj enmetis "plur", sciante ke oni trovas nenion se oni 
enmetas nur radikon. Kaj la sistemo ja trovis nenion. Mi pensis, cxu 
mi enmetu "pluro", "plura", "plure" aux "pluri"? Mi lernis ke neniu 
el tiuj trovis ion ajn. Mi jxus legis "plurfoje" kaj mi deziris uzi 
kiel "plurmetode", do mi simple ne pensis "enmetu plur-aJ" kiel la 
sola korekta metodo por trovi la vorton en la vortaro.

    Kaj do, mi ne estas certa cxu cxi tiu estis diskutita antauxe 
(kien mi rigardu por tiaj aferoj?). Mi petas ke la sistemo respondu 
ecx se oni nur enmetus radikon. Vere mi preferus ke la sistemo 
respondu kun nur partoj de radikoj. Jes, tiu signifas ke estus 
longega listo se oni simple enmetus unu literon. Sed mi opinias ke 
tiu plivalorigus la vortarilon. Eble tiu estus granda teknika 
problemo, mi ne scias. Tamen, mi preferus tiele. Kion vi opinias?

    Dankon pro via atento.

-- 
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org

Rispondere a