Por ajna okazo mi rakontu, kiel oni instalu Adobe SVG Viewer por vindoza Fajrovulpo (gxi montras cxiujn svg-bildojn de ReVo korekte).
1. Elsxutu http://download.adobe.com/pub/adobe/magic/svgviewer/win/6.x/6.0x38363/en/SVGView.exe (preferinde gxuste cxi tiun version; pli novaj versioj faligas Fajrovulpon cxe mi). 2. instalu gxin. 3. Kopiu NPSVG6.dll kaj NPSVG6.zip en dosierujon "plugins" de Fajrovulpo. Tiuj dosieroj ordinare troveblas en C:\Program Files\Common Files\Adobe\SVG Viewer 6.0\Plugins\ 4. Tajpu en adresolinio de Fajrovulpo "about:config", trovu "svg.enabled" kaj faru gxin "false" (tio signifas, ke vi malsxaltas la enkonstruitan svg-montrilon de Fajrovulpo, permesante, kel la adoba aldonajxo funkciu). 5. Restartigu Fajrovulpon. -- Yury Finkel *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html *** I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html
