Mi nun devas hasti al la flughaveno, kara Renato,

kaj ne povas - kaj cetere ankaux ne emas - longe diskuti pri tio. Do 
"saltejo", kiel tiu:

// http://de.wikipedia.org/wiki/Sprungturm

aux tiu

// http://de.wikipedia.org/wiki/H%C3%BCpfburg

Sed jes, kompreneble: Se mi pensas pri viaj "kitabo-" aux "varano-diskutoj" 
mi povas bone kompreni, ke jam kelkaj kolegoj kapskue forturnis sin de 
aktiva ReVo-kunlaboro. Ja oni povas fari pli senc-havan ol "diskuti" kun vi 
pri "saltejo" sur la kutima nula nivelo.

Bonan dauxran saltadon

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Renato Corsetti" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 29. Juni 2008 12:18
Betreff: [revuloj] "salt-kastelo" ...


Bernhard:

>Mi ankoraux kolektos kaj poste resumos. Krom pri la franca gxis nun neniu
>ideo el latinidaj lingvoj, nul el slavaj (!?).

Mi tute ne scias kiel oni nomas efektive
"salt-kastelo" en la itala. Mi vidis tradukon al
"castello gonfiabile", sed ne s'ajnas al mi vere
uzata vorto. Eble "saltludejo" povus funkcii en Esperanto.

>por
>jam antauxe mencii la cxiaman laman argumenton de Renato, ke la kunteksto
>klarigas - kompreneble ankaux "tiu salt-ajxo tie + montri per la fingro"
>suficxas laux la cirkonstancoj. La cxiama "ce truc là ", per kiu la 
>Renatidoj
>sufokas cxiun seriozan diskuton ... :-((

Se vi permesas, "lama" estas vi kaj viaj
Interlingua-ideoj. Se ni sufokus diskutojn, c'i tiu listo ne ekzistus.

>Facile troveblas minimume 20 proponoj por la vorto en Esperanto.
>Sed ReVo ja proponas ecx ne unu, ecx ne faras proveton faciligi kaj 
>unuecigi
>la lingvo-uzon.

La akreco de via tono kontrau' REVO estas la plej
certa pruvo, ke REVO faras utilan laboron. Se tiu
vorto ne ekzistas, sufic'as trankvile kaj sen
insultoj proponi enmeti g'in al la malmultaj
redaktantoj, kiujn mi volas danki (kvankam multaj
el ili s'ajnas al mi tro naturismaj, sed tamen mi
agnoskas ke ili faras utilan servon al Esperantujo).

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~


Rispondere a