Dankon pro la opinioj, transkriboj kaj sxercoj.
Sed mi petas, ke oni aux sxangxu "bruligajxo" al "brul(ig)ajxo"
aux aldonu "brulajxo", cxar cxiuj tie cxi - lingvoamantoj,
naturalistoj, skemistoj, idistoj, praesperantistoj - uzis la unuan,
"brulajxo" kaj neniam la duan, "bruligajxo". Tio respondas al
mia demando, kiu formo estas pli populara. Efektive mia
memoro registris cxiam tiun formon, "brulajxo".
Pri "biocombustible" - ni ofte faras tion en la listo [tradukado],
kiam oni volas demandi pri vorto, oni uzas gxin en unu el la
fonto-lingvoj, kun la espero, ke iuj scipovantoj komprenos
kaj tradukos gxin, dum aliaj kapabluloj divenos pri kio temas.
Kaj ja temas pri *plurlingva* kutimo - "biocombustível" en la portugala,
dum "biocombustible" ne en la angla (en gxi "biofuel"), sed en la
hispana, en la galega, en la kataluna eble. Kaj konsiderante, ke
en la franca kaj la itala temas pri "biocarburant/biocarburante"
ne necesas granda imagpovo por diveni pri kio temas tiu karburajxo.
Mi trovis interesan opinion de brazila verkisto, pri tio ke la radiko
"agro-" estus pli tauxga ol "bio-" en la portugala vorto, pro la samaj
kialoj jam diritaj tie cxi, ke finfine nafto devenas el vivintajxoj
(bio), kaj tiuj
alternativaj brulajxoj nun eksperimentataj fontas el agroj kaj
estas kultivataj, kulturataj. Do: agrobrulajxo/agrofuelo.
Renato, estas simple diri, ke tio aux jeno estas pauxsajxo. Sed
mi atendis ankaux de vi iun praktikan alternativon en nia
esprimoricxa komuna lingvo, cxar viv- ne tauxgas en tiu kazo.
Dume, mi kredas, ke prunti la radikon "bio-" estas tute akceptinde.
Nesuspektindaj estas la turkoj kiam temas pri grekajxo, cxu ne?
En la turka, "Biyoyakıt". Ili versxajne ne havas ideologion kiam
temas pri internaciajxo.
Iuj povos diri, ke tiu koncepto estas neespriminda en Esperanto,
sed mia lando komerce okupigxas jam de pli ol 30 jaroj pri
tiaj brulajxoj, cxefe pri la sukerkana etanolo. Do por ni kaj
por granda parto de la cetera mondo gravas distingi inter
la planteblaj kaj fosilidevenaj brulajxoj
(kaj tie cxi mi pensas pri Kubo, kiu suferanta
tiun abomenindan truditan bojkoton, povus produkti memstare
multe da energio el sia sukerkanaro, sed mi legis kun
konsterno, ke post la disfalo de Sovetunio la kuba
produktado malkreskis, cxar celis cxefe sukereksportadon).
Al niaj amuzigxintaj rusoj kaj beloruso (cetere mi ne trovis la
artikolon "belorus-"
en ReVo; mi memoras pri iama diskuto pri bielorus-/bjelorus-/belorus-
sed mi trovis "belorusa" en la sekcio "tradukoj" de la artikoloj, do mi
uzos tiun cxi) - mi demandas cxu la pauxsaj vortoj
http://ru.wikipedia.org/wiki/Биотопливо
resp.
http://be.wikipedia.org/wiki/Біяпаліва
http://ru.wikipedia.org/wiki/Биодизель
http://ru.wikipedia.org/wiki/Биогаз
kaj "биомасс" estas efektive uzataj en rusparolantaj, resp. belorusparolantaj
landoj? Aux simplaj masxintradukoj de okcidentaj lingvoj?
Amike,
=james=