Dankon Peter, pro via atentigo pri la aldona ligilo. Bedauxrinde la rilato inter la diversaj nocioj el la kampo de "nafto" sxajne tamen ne estas tiel facila. Antaux ne tro longa tempo ni havis tie cxi diskuton pri la rilatoj inter nafto, petrolo, benzino, dizelo, gazojlo (Dmitri) kaj ankoraux aliaj nocioj kaj terminoj. Suficxe multfaceta!
Ni jam parolis pri pilot' pilote-côtier | pilot, loadsmann | Lootsmann | лоцманъ | locman kaj konstatis, ke pilot' hodiaux prioritate estas uzata por la aviisto kaj nur duarange por la sxip-stiristo (semantika plilargxigxo kaj forsxovigxo). Vikipedio indikas, ke io simila okazis ankaux pri dizelo: al la difino de motoro aldonigxis tiu de la karburajxo. Nu do, kio? Tute normala afero, kiu nur sxokas la lastajn espukistojn de ReVo. Plia ekzemplo: Kio laux ReV-uloj estas tio: lamp' lampe | lamp | Lampe | лампа | lampa ? V V V V V Jen la difino el la vortaro de Kabe de 1910, do tre proksime al la UV (1894): lampo: vazo kun mecxo kaj bruligebla fluidajxo, por lumigi: petrola lampo. Kaj jen bildoj de tiu objekto en la leksikono de Meyer de 1885-1892 // http://www.retrobibliothek.de/retrobib/faksimile_514417.jpeg ReVo lerte kasxas la senco-plivastigon per "Daŭra lumigilo havanta rezervon da bruligaĵo *aŭ konstante ricevanta energion*: petrola lampo; elektra, minista lampo." Kaj tiel sxajnigas, ke elektra lampo estus kovrita de la UV de 1894. Gxuste kaj pli precize kaj tradicie laux Kabe ("brul*ig*ebla") gxi cetere tiu-difine uzas "brul*ig*ajxo" (sed nur rimarko flanken). Ke lumo venu en la mond' Bernhard De: "Peter" <[EMAIL PROTECTED]> ... Kiu ne kredas: http://eo.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Diesel Cetere la materialon, kiun oni produktas el plantoj kaj utiligas gxin sekve por funkciigi la motoron inventita de Rudolf Diesel, mi konas en Esperanto sub la nocio "bionafto". Ne estas tiom komplika, sed memkompreneble ni povas ankaux inventi ion novan. Peter
