Saluton, Bernhard: > Minnaja donas jenajn ekzemplojn: > > ufficio per la promozione delle vendite > > oficejo por la pliigo de la vendoj
Eta rimarko: En la vortaro de Minnaja la ekonomia "promuovere" (kaj "promozione") estas ĉefe tradukita "promovi" (kaj "promovo"). La ekzemplo de Bernhard estas aparta kazo en la esperantigo de itala esprimo. Pri "promocii": Laŭ Minnaja "promocii" estas nur "rangaltigi". Do, laŭ mia opinio, la ŝakluda ekzemplo de Russ ĝenerale estas bona. Ĉiukaze, en la ludo mem, la propono de Bernhard estas pli bona, pli mallonga kaj pli rapide komprenebla. Finfine, kiam mi parolas pri la reguloj de la ŝakoj, mi uzas "promocii" - kiel Russ -, sed kiam mi promocias la peonon al damo dum la ludo, mi prefere uzas "damigi" (aŭ "turigi", ĉevaligi", k.t.p.) - kiel Bernhard. Memkompreneble, kiel diris Bernhard, "promocii" ne estas uzebla en la frazo "The chess player promoted a pawn to a queen". Pli bone uzi la verbon "proponi". Laŭ mia opinio, la verbo "promocii" tute ne estas uzebla en la frazo [Russ:] "The company is promoting their new product (La firmao "promocias" sian novan produkton)". Tio estas tro angla-pensa (fakte la ekzemplo estas angla). Pli bone estas uzi vortojn kiel "lanĉi", "promovi", "reklami" (kiel saĝe "is promoting"/subtenas Bernhard). :) Sume kaj simple (laŭ mia opinio, memkompreneble), promocii->rangaltigi. Amike, Antonio Codazzi
