Gekaraj,

ni faras etan traduk-ludon kaj petas vian helpon.

Nome ni volas traduki la supran nocion en Esperanton. Por fari la aferon pli
facila ni tradukas "cluster bomb" anstataux "munitions". Do, "konvencio pri 
XY".

1. Difino
XY estas tre mortiga kaj "efika" tipo de bombo, kiu konsistas el ujo (granda
bombo jxetita ekzemple de avio), kiu entenas de tri ĝis super 1000 bombetoj,
kiuj liberigxas cxe aktivigo, tiel ke tuta areo estas supersxutitaj per
malgrandaj bomboj. Multaj el tiuj ne eksplodas kaj dauxre restas dangxeraj
por homoj kaj bestoj dum jaroj. Tial la konvencio volas malpermesi la uzon
de tiu diabla armilo. Gxi aspektas tiel:

// http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Demonstration_cluster_bomb.jpg

Jen, kion ni gxis nun eltrovis kaj pri kio ni petas vian plian helpon.

2. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas sur la ujo (granda bombo)

Por grupo de lingvoj la cxefa aspekto de la objekto estas la ujo (granda
bombo). Tiel estas en la rusa Кассетная бомба kaseda bombo, eble kontenera,
uja bombo. Simile en aliaj slavaj lingvoj kiel la serba (Касетна бомба) aux
ukraina (Касетна бомба) kaj en la neslava litova (kasešu bumba apud
ķekarbumba, kiun ni ne komprenas - cxu iu el vi?). Ankaux la finna diras
kasettipommi (apud alia termino, vd. malsupre). Cxu vi povas aldoni pliajn
lingvojn, kiuj apartenas al tiu grupo?

3. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la aspekto de la interno de la
bombo (vd. la foton)

Tipa ekzemplo estas la hispana, kiu diras "bomba de racimo" (ankaux "bomba
«clúster»"), racimo = grapolo, fig. fasko, cxar la malgrandaj bomboj en la
granda bombo aspektas iom simila kiel grapolo de vinberoj. Simile en la
itala bomba a grappolo ("grapolbombo"), finna rypälepommi, do same
grapolbombo, rypäle = grapolo, pommi = bombo (kun la kutima sxangxo de b al
kaj "glatigo" de mb al mm) kaj afrikansa "trosbom" (tros = grapolo,
fask(et)o).

4. Grupo de lingvoj, kiu substrekas la multnombrecon de la bombetoj

La dana klyngebombe aludas al tio, ke en la granda bombo estas multaj
malgrandaj (klynge = aro, grupo, amaso), simile la indonezia bom curah,
curah = amaso.

5. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la diserigxado

Por la portugala centra estas la aspekto de "fragmentação" en "bomba de
fragmentação" (diserigxo de la granda bombo en la multaj malgrandaj).

6. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la ago de dissxutado, "elsxprucado"

La germana klasifikas la objekton ne laux la proksimuma aspekto (enhavo iom
simila al grapolo), sed laux la ago: streuen = dissxuti, disjxeti, dissemi
(la granda bombo disjxetas, "elsxprucas" la malgrandajn). Sxajne simile la
hungara (?) szórt lőszereket, nome szórt = dissxutita (cxu do lauxvorte
dissxutanta bombo?).

7. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la celo

La angla, nederlanda, sveda, ankaux indonezia (bom klaster) ktp. klasifikas
laux trafenda celo, nome la bombo povas trafi ne nur malgrandan punktan
celon, sed tutan areon (cluster).

8. Aliaj solvoj

La franca (bombe à sous-munitions) sobre priskribas "bombo kun duasxtupa
municio" (ankaux iu termino en la angla "submunition"). Tiel sxajne ankaux
en la vjetnama (??).

9. Kaj en Esperanto?

--------------

Ni estus danka, se vi povus aldoni pliajn lingvojn (precipe araban, cxinan,
japanan, persan, bulgaran, turkan sed ankaux cxiujn aliajn) kaj se
necese korekti la jam menciitajn.

Eble vi ankaux sxatus respondi al n-ro 9: Kiun formon vi preferas en
Esperanto kaj (mallonge) kial?

Ban cluster bombs!

Bernhard



 

Attachment: nc3=3
Description: Binary data

Rispondere a