2008/8/14 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>

> Saluton Jakob,
>
> min tre impresas, kiel rapide vi faris tiun programon, precipe cxar mi
> nenion komprenas de tiuj sorcxistaj masxinoj kiel komputiloj.
>
> Mi informcele cxemetas tre simplan vortliston ("vortaron") eo-de. Cxu estus
> multe da laboro fari el gxi iun belaspektan ret-prezenton kiel ekz-e
>
> // http://www.esperanto.mv.ru/ESP/vframe.html
>
> aux
>
> // http://vortaro.brazilo.org/vtf/
>
> sed kun referencoj al Vikipedio / ReVo?
>
>
Saluton Bernhard
(kopio al ReVo-listo, cxar espereble estas aliaj vortar-farantoj kiuj
interesigxas)


Mi povis suficxe rapide (1hora laboro) fari simplan ligadon al esperanta
vikipedio kaj ReVo.
Jen la rezulto:
http://javabog.dk/filer/bernhard_eo-de/

Notu ke por la nepala vortaro, se ekz vorto 'arbaristigxi' ne ekzistus en
vikipedio aux ReVo mi aldone sercxis por 'arbaristigxo' kaj kiel lasta solvo
por 'arbaro'. Tio donas multe pli da ligilojn je la kosto de preziceco. Jen
versio kun tia sistemo:
http://javabog.dk/filer/bernhard_eo-de_pliDaLigiloj/

Do, la ligigado al esperanta vikipedio kaj ReVo estas vere simpla kaj rapida
fari.

Por ankaux fari simplajn ligilojn al la germana vikipedio dauxrus ankoraux 4
horojn (cxar mi devis elsxuti germanan vikipedion).


Por same belaspekta pagxo kiel tiuj de Rusio kaj Brazilo ke vi mencias
bezonatas ankoraux eble 20 horojn da laboro.

Se estas aliaj vortaristoj kiuj interesigxas pri teknika helpo por ligi al
vikipedio kaj ReVo mi volonte helpas al ili.

-- 
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

Rispondere a