Shajnas al mi dezirinde difini komunan esprimon por chiuj chi fenomenoj de kirloventoj kiuj aperas en diversaj partoj de la mondo kun la respektivaj diversaj nomoj, kiujn certaj E-istoj plej volonte kopias nialingve. Do, ia baza estas "kirloventego". Tiu vorto aperas en difino de "ciklono", sed ne trovighas kiel kapvorto. Char ghi estas la komuna difino de chiuj diversregionaj kaj "diverslingvaj" kirloventegoj, ghi devas, lau mi, nepre esti kapvorto, kaj chiuj aliaj nomoj de kirloventego rilati al "kirloventego", eble tiel: "Kirloventego": Kirlanta ventego, kun pli au malpli granda suprensucha forto, estighanta super varma maro kaj movighanta per rapidecoj inter ... kaj ... (necesas trovi la kutimajn limojn de movrapideco)" "Ciklono = kirloventego (en Karibio, okazanta inter augusto kaj novembro, movighanta tra la Kariba maro kaj la Grandaj Antiloj direkte al Usono)"; "Tajfuno = kirloventego (en orienta Azio, okazanta inter majo kaj novembro)"
Certe estas ankau aliaj nomoj de kirloventoj - mi ne havas nun la eblecon tion esplori. Mi ne scias chu "uragano" estas ghenerale ankau kirlovento. Mi pensas ke ghenerale chiuj ventoj estas pli au malpli kirloventoj, kvankam plej ofte oni ne rimarkas ties kirlighon (chiuj ventoj movighas pli au malpli forte cirkle). Sed tiajn difinojn faras la meteologoj La PIV-a 2-a difino de "ciklono" (Regiono de malalta premo. anticiklono, kontrauciklono...) estas pausajho de la franca lingvo, miasupoze ne internacia. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
